Internaciista Komunista Tendenco

La stato fragmenta ekstreme de la revolucia-livularo estas evidenta por ĉiuj. Do kiaj diferencoj estas inter ni kaj la aliaj grupoj kontraŭkapitalismaj, kiuj apogas la klasbatalon?

Ni nomiĝas internaciistoj ĉar ni kredas, ke la interesoj de la ekspluatataj samas tutmonde, kaj ke komunismo ne eblas atingiĝi ĉe sola geografia areo - mito kolportita de stalinismo kiel vero. Ni tial kontraŭas amare la stalinismon en ĉiuj formoj, tro longe identigitan kun "komunismo", de kaj la burĝaro kaj multaj generacioj de laboristoj, kiuj sincere esperon vidis, kiam la posedo de industrioj, distribuado, lando, ktp., ŝanĝiĝis de privata al ŝtata, lasinte tiel ĉi kapitalismajn produktorilatojn kaj ĝiajn partojn (varoj, mono, salajroj, profitoj, ŝtatlimoj, ktp.) grandparte sendifektaj. Tio ĉi ne estas komunismo sed certa formo de kapitalismo; ŝtata kapitalismo. Post 1917 la ekonomia blokado de Sovetunio kaj la malsukceso de la mondrevolucio ĉe Okcidento signifis, ke la revolucio transformiĝis en sia malo, fine iĝante imperiisma bloko, kiu disfalos post nur 70 jaroj.

Je la konfliktoj inter unu nacia burĝaro kaj alia, de Palestino al Eŭskujo, ni estas de proleta flanko. Tiu ĉi signifas malagnoski ĉiujn teritoriajn pretendojn favore al interfratiĝi de laboristoj el la tranĉeoj kontraŭaj. Tio ne signifas, ke oni ignoras pasive la laboristojn, kiuj estas viktimoj de militista okupado, sed ke oni proponas la revolucian-defetismon por la unueco de la proletaro, preter burĝaj limoj. Tiel-nomataj militoj de nacia-liberigo estas subtila kaptilo por treni la laboristaron, la senposedulojn, malantaŭ la ĉaroj de reakciaj burĝaj interesoj.

Ni penas esti politika referencopunkto por la proletaro, ĉefe al tiuj sekcioj, kiuj seniluziiĝis pri la sindikatoj, ĉiuj la sindikatoj; tio ne signifas, ke la batalo por defendi tujajn interesojn de nia klaso (salajroj, laborhoroj, laborintensoj, ktp.) finis. Male ja! Sed sindikato estas ne plu iel ajn la formo, per kiu proletoj povas (efike) organizi sin kaj efektivigi siajn batalojn. La sindikatoj nun estas senkaŝe ilo por regi la klasbatalon kaj administri laborforton servante al kapitalo, dum bazsindikatoj, malgraŭ la intencoj de siaj anoj, estas malakra armilo por la proletaro, ĉar ili proponas radikalajn ekonomiajn postulojn sen pridemandi la leĝan kaj ekonomian kadron imponitan de la burĝa ŝtato. La vaneco de la agado de bazsindikatoj pro la krizo malkaŝiĝintas, kio severe limigintas la eblecon de ilia politika praktiko reformisma.

Laŭ ni la reala alternativo al sindikatoj estas la sinorganizigo de la batalo, kio devas spontanee origini de la laboristaro, ekster kaj kontraŭ la sindikatoj, por elekti por si mem la plej efikajn formojn de mobiliziĝo, kiuj nepre estos neakordigebla kun la sistemo. La batalo por tujaj interesoj devas neniam, tamen, forgesi, ke la ĝeneralaj interesoj de la klaso estas la renverso de kapitalismo, kaj ĉi tial, tiu celo devas esti senĉese ligita al ĝi.

Ni estas kontraŭparlamentaj; la ideo de puŝi tiujn instituciojn en proletan direkton "de interne" signifas rigardi ilin erare kiel neŭtraloj, kiam fakte ili estas la strukturoj, kiujn la burĝaro donas al si por imponi sian regadon. La partopreno de la diversaj "komunistaj partioj" en burĝaj parlamentoj, leĝfarejoj kaj registaroj, estas rizulto de rezigni - eterne - la revolucian vidpunkton, kaj signifas akcepti demokratan pacon (kio finfine apogas sin, memoru ni, sur burĝaj pafiloj).

Renverso de kapitalismo eblas nur per revolucio, t.e. la konkero de politika potenco de la proletaro, ekster kaj kontraŭ ĉiuj burĝaj pseŭdodemokrataj kanaloj (balotadoj parlamentaj, reformoj, ktp.), meĥanismoj kiuj estas speciale destinitaj por eviti iun ajn radikalan ŝanĝon je la socio. La forumo de nia "demokratio", la organoj de poteno de la revolucio, estos anstataŭe la laboristaj konsilioj, amasaj kunvenoj konsistante el deputitoj delegitaj kun specifa mandato, kiuj povas esti revokita iam ajn. Sed tiuj ĉi organizaĵoj neniam iĝos reale organoj de proleta potenco, sen la aprobo de klara klasprogramo celanta la abolicion de ekspluato kaj, tial, la forigon de klasoj, por socio de libere-asociiĝitaj produktantoj kiuj laboras por plenumi homajn bezonojn. Tiu ĉi programo ne falos de la ĉielo, sed estas la produkto de la konscio de tiu sekcio de la laboristaro, kiu penas kompreni la lecionojn de pasintaj bataloj, regrupigante sin je internacia nivelo por formi partion, kiu batalas ene de la laboristaj konsilioj kontraŭ kapitalismo kaj por socialismo. Tio ne estas partio de regado, kiu anstataŭus la klason, sed partio de agitado kaj politika gvidado surbaze al tiu programo. Nur se la plej konscia sekcioj de la proletaro alprenas la politikan gvidantecon de la revolucia partio, estos ni sur la vojo al la revolucia socialisma transformo.

La Internaciista Komunista Partio (Battaglia Comunista) fondiĝis kun tiuj ĉi celoj dum la Dua Mondmilito (1943) kaj tuj kondamnis ambaŭ flankojn kiel imperiismajn. Ĝi originas de la komunisma-livularo itala, kiu ekde 1920 kondamnis la degeneradon de la Komunista Internacio kaj stalinigon imponitan sur ĉiuj la partioj kiuj anis en ĝi. En la 70-aj kaj 80-aj jaroj, ĝi proponis serion de konferencoj, kiuj kondukis al la kreo de la Internacia Buroo por la Revolucia Partio kaj fine la Internaciista Komunista Tendenco (2009).

Ni estas por la partio, sed ni ne estas la partio aŭ ĝia sola kerno. Nia tasko estas partopreni en ĝia konstruado, intervenante en ĉiuj bataloj de la klaso, penante ligi ĝiajn tujajn postulojn al la historia programo; la komunismo.

Akompanu nin!

Frequently Asked Questions

Addresses

Contact us

  • uk@leftcom.org (UK)
  • it@leftcom.org (Italia)
  • de@leftcom.org (Deutschland)
  • us@leftcom.org (US)
  • ca@leftcom.org (Canada)
  • fr@leftcom.org (France)
  • info@leftcom.org