Neniun Militon Krom la Klas-Milito - Alvoko al Ekago

  1. La rusa invado de Ukrainujo estas ne izola ago. Estas la komenco de nova periodo de imperiisma konkuro, kiu minacas de pli ĉiea milito laŭ maniero nevidite ekde 1945.
  2. Neniu lando ĉi tiam estas ekster la kapitalisma sistemo. La intensiĝado de imperiisma rivalado estas rezulto de la ekonomia krizo de kapitalismo ankoraŭ nesolvita, kiu nun estas jardekojn aĝa. Tiutempe, kapitalismo devis turniĝi al multaj rimedoj por limigi ekonomian krizon estigita de la falo de profitprocento. Al monda proletaro ĉi tiu estigis pli intensan ekspluaton, pli da laboro-malfirmecon kaj ada malpliigo de la parto de laboristoj de la riĉaĵo, kion ili produktis. Ne nur ĉi tiu sistemo kondukantas al milito sed ĝia nesatigebla celado al profito kondukantas al detruo de la planedo.
  3. Tutmondiĝo, financiĝo kaj tiel-nomita novliberalismo - ĉiuj respondoj al la falo de profitprocento - rezultigis la grandegan eksplodon de la monda spekula veziko en 2008. Ili nur streĉis la krizon - ne solvis ĝin. La kontraŭdiroj de la sistemo pliiĝas kaj neniu ŝtato estas imuna de ili.
  4. Unu el la plej frapante evidentaj kontraŭdiroj estas ke la Okcidento translokigis investon al malaltaj-salajraj ekonomioj en la 1980-aj jaroj. La plej granda profitanto estis Ĉinujo, kiu konstruis sian ekonomion per la enorma ekspluato de sia malaltaj-salajra laborforto por provizi malkarajn varojn por malstreĉi la premon sur la malkreskantaj enspezoj de okcidentaj laboristoj. Tiu ĉi komforta aranĝo por monda kapitalismo tamen komencis disfali tuj kiam la ekonomia atingo de Ĉinujo komencis konkurenci kun Usono tutplanede. La geedziĝo pro oportuno ekonomia frapis rokojn, kaj iĝis pli travidebla post la spekula veziko krevis en 2008, tiel intensiginte la jam-ekzistantajn kontraŭdirojn de la sistemo.
  5. La krevo de la veziko estus rezultinta mondan kapitalisman krizon neviditan ekde 1929 se ŝtatoj ne intervenis por sorbi la ŝuldojn de la financa sistemo. Sed ne solvis la entutan krizon kvanta-malstreĉo aŭ pliigo de ekspluato al malhumanaj niveloj. Kion kapitalismon postulas estas kolosa devalorigo de kapitalo kiu preteriras nuligi ekzistantajn aktivojn, kaj tio ĉi postulas ĉiean militon. La impeto de ĉi tiu pelo al ĉiean militon pliiĝi dum kelka tempo. Kun malpli kaj malpli da opcioj disponeblaj al estroj de la mondo, estas malpli kaj malpli spaco por kompromiso pri tiuj kiuj estas "naciaj interesoj". Ju pli mankas al ili, des pli probabla estas, ke ili uzos amasdetruilojn, kiuj minacas la estontecon de homaro (eĉ pli rapide ol la tre reala minaco prezentata de klimatŝanĝo). Fakte, la minaco de monda milito estas ligita kun la ekologia katastrofo, kiu jam okazantas rezulte de la akcelanta elĉerpiĝo de naturrimedoj kaj detruo de la medio de pliiĝante kriz-malsana sistemo.
  6. La sola forto kapabla de malebligi tiun ĉi katastrofon, kaj milito ĝenerale, estas la mondproletaro, kies opa forteco povas unue paralizi la militpenon, kaj poste renversi la kapitalisman ordon. Salajrolaboristoj tutmonde kunhavas materian pozicion kiel kreantoj de la monda riĉaĵo, kiu alvenas en la manojn de iliaj ekspluatantoj. Tiel, havas ili ne nacion kaj ne naciaj interesoj por defendi. Ili sole pretas krei novan senklasan socion, en kiu estas ne ŝtatoj, kie produktado estas komuna kaj dezajnata por plenumi la bezonojn de ĉiuj, ne la profitojn de malmulto. Tiel la kondiĉioj ekzistas por mondkomunumo de libere-asociiĝitaj produktantoj kie homoj aldonas kion ili povas, kaj depreni kion ili bezonas.
  7. Por atingi ĉi tion, la laboristaro bezonas organiziĝi - aŭ eble, reorganiziĝi. En la ĉiutaga batalo kontraŭ salajroreduktoj, ktp., laboristoj devos formi strikokomitatojn, de delegitoj elektitaj kaj revokeblaj de ĉiuj laboristoj, por unuiĝi ilian batalon. Sed tio ĉi sole ne haltigos la atakojn de la kapitalistoj. Disaj bataloj en unu sektoro aŭ laborejo, estas facile venkitaj de la mastroj kaj iliaj sindikato-kunkrimuloj. Iuj ajn strikokomitatoj devas kuniĝi en pli vasta klasmovado, kiu povas komenci la procezon de venki la nunan ŝtaton.
  8. Estas neeviteble, ke dum tiu ĉi procezo, iuj proletoj agnoskos la senelirejon de kapitalisma estanteco antaŭ alioj. Estas nepre necese, ke tiuj ĉi organiziĝi politike je internacia nivelo por prezenti klaran vojon antaŭen. Tio ĉi ne okazos tuj, precipe post jardeko de malpliiĝo de laboristaj bataloj fronte al la kapitalisma impeto. Tamen, la situacio nuna en Ukrainujo estas averto de kion registaroj prethavas por laboristoj ĉie, kaj ni devas respondi; ne nur al ĉiutaga ekspluato, sed ankaŭ la politikaj planoj de "niaj" estroj.
  9. Je la nuna situacio de socia katastrofo, ni havas ne iluzion ke movado de la klaso povas ekaperi baldaŭ, eĉ si historio nun turnis en novan urĝan direkton. Devas konstrui ni kune ion kontraŭ kaj ekspluato kaj milito. Eĉ se la nuna krizo en Ukrainujo finas en iu flikaĵa akordo, tiu nur semus la sekvantan serion de imperiisma konflikto. La invado de Ukrainujo jam ĵetis Rusujo plu en la brakojn de Ĉinujo, kaj rearigis NATO-n kaj EU-n ĉirkaŭ Usono kaj ĝiaj celoj.
  10. Kapitalismo signifas militon kaj estas kapitalismo, kiun ni devas haltigi. Tial ni proponas establi "Neniun Militon Krom la Klas-Milito"-komitatojn kie ajn ni ekzistas, kaj inviti partopreni individuojn kaj grupojn, kiuj kontraŭas ĉiujn naciismojn kaj agnoskas ke la nur milito batalinda estas la klas-milito de finigi kapitalismon kaj ĝiajn imperiismajn konfliktojn sangajn. Tio ĉi ebligos al hodiaŭaj disaj revoluciulaj-malplimultoj kunigi siajn fortojn kaj la mesaĝon de nia neceso de kontraŭbatalo alporti al la pli vasta proletaro.
  11. "Neniun Militon Krom la Klas-Milito" estas iniciato internacia, sed ne la Internacio. Tiu estiĝos nur kiam la klasmilito evoluas al movado kapabla de renversi la mondan kapitalisman ordon. Ofertas ja ĝi tamen politikkompason por revoluciuloj de malsamaj devenoj, kiuj malakceptas la tutan socialdemokratiisman, trockiisman, kaj stalinisman politikon de aŭ malkaŝe aligi sin al unu imperialismo, per decidi ke tiu estas "malplia malbono", kiu oni devas subteni, aŭ aprobi pacismon, kiu malagnoskas neceson de fari imperiisman militon al klasmilito, tiel konfuzante kaj senarmigante la proletaro de alpreni sian propran batalon.
  12. Fine, ni devas emfazi, ke tio ĉi estas ne alvoko por pacismo, kiu estas baze nur pledo por reveni "normalen". La problemo temas pri "normalo"; estas la kapitalisma sistemo mem, kiu generas la fortojn kiuj kondukas al militon. Kontraŭi militon sen alvoki por fino de kapitalismo estas kiel atendi ke kapitalo ne profitu sen renversi la sistemon de ekspluato, kiam la dua estas la necesa kondiĉo por la ekzistanteco de la unua.

Se ĉi tiuj punktoj estas larĝa resumo de kie vi staras, ni ŝatus aŭdi de vi.

Kamaradoj el la Internaciista Komunista Tendenco
Monday, March 6, 2023